Preĝejo Patrino Teresa (Szeged)

Preĝejo Patrino Teresa en Szeged

La preĝejo Patrino Teresa estas religia konstruaĵo en urbo Szeged (Hungario).

Preĝejo Patrino Teresa
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád-Csanád
diocezo Szeged-Csanád
Dato de konsekro 2006
Konsekrinto Endre Gyulay kaj László Kiss-Rigó
Arkitektura priskribo
Konstruado 20062006
Specifo
Enhaveco 100 seĝoj kaj ĉirkaŭ 80 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Fő fasor, 101, Szeged
vdr

Historio

redakti

En 1930 oni kreis ŝtonan krucon en malplenan lokon. 2 monaĥinoj aĉetis tiun parcelon kaj en la 1960-aj jaroj ili konstruis loĝdomon. Ili malkonstruis muron inter du ĉambroj por krei kapelon, kiu funkciis inter 1975–2005. Ties kapacito estis 40-50 homoj, ĉiusemaje oni aranĝis diservojn. Anstataŭ kapelo nova rotonda kirko konstruiĝis en la jaro 2006.

Konstruaĵo

redakti

La konstruaĵo situas en korto, kiu kuŝas ĉe stratangulo. Ĝuste en la stratangulo la menciita kruco estas videbla. La konstruaĵo mem estas rotondo kun 12 m diametro, al kiu aliĝas sonorilturo kaj alia konstruaĵparto, kie komunaj ĉambroj kaj pastra loĝejo troviĝas. Rita Sonkodi pentris la altaran bildon pri Patrino Teresa, Mária Beliczay kreis la bronzan krucifikson, Magdolna Tóth la ceramikaĵojn.

Fontoj

redakti