Preĝejo Patrono de Hungaroj (Mezőkeresztes)
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Mezőkeresztes
La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas eklezia konstruaĵo en urbo Mezőkeresztes (Hungario).
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Mezőkeresztes
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mezőkeresztes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Mezőkövesd |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Tard aŭ Bogács |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | 3441 Mezőkeresztes, Kossuth u. 2. |
Historio redakti
La unua mencio pri katolika kirko de Mezőkeresztes okazis en 1456. La turkoj detruis ĝin en 1544 kaj la loĝantoj kalvinaniĝis en 1576. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1898, sed la paroĥo estis refondita nur en 1946. La orgeno estis kreita en 1899.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. La konstruaĵo havas komplikan formon kun meza ĉefturo kaj 2 flankoturojn. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas, flanke ambaŭ flankoturoj reliefas. La navo havas krucnavon kaj finiĝas en plurlatera absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. kaj la navo kaj la absido havas pilierojn.