Preĝejo Sankta Andreo (Rétság)

La paroĥa preĝejo Sankta Andreo estas sakrala konstruaĵo en urbo Rétság (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Andreo
Paroĥa preĝejo Sankta Andreo en Rétság
Paroĥa preĝejo Sankta Andreo en Rétság
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rétság
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Rétság, Templom utca 1.
vdr

Historio redakti

Laŭ eklezia fonto en tiu loko estis paroĥa kirko en 1393. La loĝantoj prenis la kalvinismon depost 1600. Laŭ katolika priskribo en 1700 la kirko estas forlasita aŭ kalvinana pastro predikas, la kirko estas en malbona stato, tamen riparebla. En 1713 la nova bienulo estis jam katolika kaj tuj komenciĝis la kontraŭreformacio. La preĝejo mem estis konstruita en 1729, sed ties paroĥo funkciis en Nőtincs. La loka paroĥa rajto venis en 1787. La orgeno estis kreita en 1913, la tri sonoriloj en 1928. La kirko estis pligrandigita en 1933 kaj plene renovigita en 2006.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas, sed ĝi havas arkan trapason al la navo. Kaj la turo kaj la arka trapaso havas malsupre po unu enirejojn, pli supre fenestrojn. La absido estas malpli larĝa kaj malpli alta, ol la navo. Interne la ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Andreon ekde la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo post 30-a de novembro.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti