Nőtincs
Nőtincs [nOtinĉ], slovake Netejč, germane Nititsch estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság.
Nőtincs | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2610 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 137 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 53′ N, 19° 9′ O (mapo)47.88333333333319.15Koordinatoj: 47° 53′ N, 19° 9′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 20,48 km² (2 048 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nőtincs [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 21 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8835/19.1423
- Loĝantaro: 1230
- Poŝtkodo: 33
- Telefonprefikso: 35
Situo
redaktiNőtincs situas en valo de rojo, sub monto Naszály, laŭ traira flankovojo. Rétság troviĝas 7, Vác 14, Balassagyarmat 26, Budapeŝto 52 km-ojn.
Historio
redaktiLa nuna Nőtincs estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1317 en formo Newtyth. Komence la kampoj apartenis al la reĝo. Inter 1544-1594 kaj iom ankaŭ poste la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1735, 1856 kaj en 1896 incendioj, en 1813 tertremo, en 1873 ĥolero okazis. Fine de la 2-a mondmilito la Ruĝa Armeo deportis civilojn al trudlaboro.
Vidindaĵoj
redakti- gotika-baroka katolika preĝejo Marteno de Tours (Nőtincs) de 1415, en 1720 barokiĝis, en 1690 renoviĝis
- klasikisma nobeldomo de Gyurcsányi-Scitovszky (djurĉAnji-scitovski) de 1809 kun parko
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuka de 1892
- statuo de Sankta Floriano proksimume de 1780
- akvorezervujo
Famuloj
redaktiEn Nőtincs naskiĝis Tibor Scitovszky (ministro).