Tibor Scitovszky (ministro)

Tibor Scitovszky [ŝcitovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scitovszky Tibor estis hungara politikisto, ministro, bankestro. Lia nobela antaŭnomo estis nagykéri.

Tibor Scitovszky [1] naskiĝis la 21-an de junio 1875 en Nőtincs. Li mortis la 12-an de aprilo 1959 en Los Angeles.

Biografio redakti

Tibor Scitovszky frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Parizo. En 1889 li eklaboris en ministerio pri komerco, en 1920 en ministerio pri eksteraj aferoj. Li partoprenis en packonferencoj. En 1922 li estis subministro, en la sekva jaro bankestro. En la jaroj 1924 kaj 1925 li estis ministro 4 monatojn en Kabineto Bethlen, poste denove bankestro. En 1927 li iĝis membro de la senato. Tuj komence de la socialismo li rifuĝis al Usono.

Fontoj redakti