Preĝejo Sankta Barbara (Komló)

Katolika preĝejo Sankta Barbara en Komló

La preĝejo Sankta Barbara estas romkatolika historia monumento (ekde 2000) en urbo Komló (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Barbara
Preĝejo Sankta Barbara en Komló
Preĝejo Sankta Barbara en Komló
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Komló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Komló
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo art Deco
Konstruado 1937
Specifo
Enhaveco 120 sidlokoj, 100 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Komló (tiam Comlou) la unua mencio pri paroĥa kirko okazis en 1332. Post dominado de turkoj la paroĥa statuso ĉesis ĝis 1969. La prosperanta minejo konstruis la nun videblan kirkon en 1937. La malgranda orgeno alvenis en 1987, la pli granda en 1994. Malgrandaj renovigaj laboroj okazis en 2004.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas parte laŭ la trotuaro, la fasado estas malsimetria, tamen kun simetriaj elementoj. La tre alta kampanilo altiĝas dekstre. Arkadaj elementoj ligas la kampanilon kun la navo. 3 sonoriloj loĝas en la kampanilo. La navo mem estas simetria, ŝtupoj kuras al la ĉefenireo, kiu estas aparta arkada parto. Interne la muroj ne estas pentritaj.

Fontoj redakti