Preĝejo Sankta Floriano (Szőc)
La Preĝejo Sankta Floriano estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Szőc.
Preĝejo Sankta Floriano | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szőc |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Sümeg |
paroĥo | en Halimba |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine romaniko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa kirko estis konstruita iam en la mezepoko. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ĝi ruiniĝis. Inter 1760-1770 germanaj enmigrantoj rekonstruis ĝin, sed restis partoj el la origina romaniko. Estas ankaŭ nun romanikaj kolonoj, restaĵo de la sanktejo kaj muro ĉirkaŭ la preĝejo.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en herba-arba areo. La konstruaĵo ekstere konsistas el turo, navo, absido kaj sakristio. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La absido estas apogita kun pilieroj.