Halimba estas mina vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka.

Blazono de Halimba

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Halimba situas en montaro Bakony, laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

Halimba estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1329. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1730 la vilaĝo refondiĝis. En 1926 oni komencis minadi baŭksiton. Dum la frua socialismo formiĝis kolonio de ministoj kaj ankaŭ administra centro. Fervojo ekfunkciis al la proksima Ajka. En la 1970-aj jaroj ĉesis la fervojo kaj la centro, sed la minado ankaŭ nun daŭriĝas, eĉ oni "minadas" ankaŭ bonkvalitan trinkakvon.

Vidindaĵoj redakti

  • klasikisma nobeldomo de 1820, nun kulturdomo
  • muzeeto pri kuracteoj

Famuloj redakti