Preĝejo Sankta Francisko (Sömmerda)
Preĝejo Sankta Francisko (germane: St. Franziskus) estas romkatolika kirko en Sömmerda, Germanujo (Weißenseer Straße 44, apud la parko Kronbiegelpark). Ĝi apartenas al la dekanujo de Nordhausen ene de la episkopujo de Erfurto. Patrono ĝia estas sankta Francisko el Asizo.[1]
Historio redakti
La norden orientita, trinava halokirko estiĝis en 1893 laŭ novgotika stilo el videblaj, ruĝaj murbrikoj. Ĝi anstataŭis framskeletan ejon konstruitan en la 1862-a jaro.
Ekde julio 2012 membras la grandkomunumon en Sömmerda ankaŭ la fidelularo de Bachra (Rastenberg), Heldrungen, Kölleda, Weißensee Artern, Bad Frankenhausen, Donndorf, Greußen, Heygendorf, Roßleben kaj Wiehe.
Arkitekturo redakti
Ĝia svelta, kun okangula kaj pinta spajro kronita turo staras sude. La enenigita ĥorejo norde havas finiĝon multangulan. Ene troviĝas bela lunarka madono kiu estis kreita en Suda Germanio ĉ. la jaro 1490. La orgeno havas 20 registrojn sur du klavaroj kaj pedalon. Ĝin konstruis en 1966 Lothar Heinze.[2]
Literaturo redakti
- Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1149.