Donndorf (Unstrut)

komunumo en Turingio, Germanio

Donndorf estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Roßleben-Wiehe. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 783 loĝantojn.

Donndorf
Blazono
Donndorf (Unstrut) (Germanio)
Donndorf (Unstrut) (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Kyffhäuser
Komunumo Roßleben-Wiehe
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034672
Poŝtkodo 06571
Aŭtomobila kodo KYF
Oficiala Municipokodo 16065013
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 18′ N, 11° 22′ O (mapo)51.29305555555611.371111111111Koordinatoj: 51° 18′ N, 11° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 120 m
Areo 11,51 km²
vdr

Krom la ĉefa loĝloko, komunumeroj de Donndorf ĝis fino de 2018 estis Kleinroda kaj Kloster Donndorf, kiu iam donis sian nomon al la tuta vilaĝo.

vido de la vilaĝo disde la eksa monaĥejo
malnova Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo, 2014
monaĥejo Donndorf

Historio redakti

Je la komenco de la 9-a jarcento Donndorf menciiĝis en registro de la posedaĵoj de Abatejo Hersfeld. Mezepoka burgo laŭdire staris sur la loko de la nuna monaĥejo kio konfirmiĝis ankaŭ per arkeologiaj esploroj. En la jaro 1190 menciiĝis certa Hermanus de Tundorf, tamen ankoraŭ ne klaras ĉu tiu ĉi familio loĝis fakte en la burgo la tutan tempon.[1]

Kleinroda Kleinroda estiĝis verŝajne en la 12-a jarcento. La topografia nomo klarigas ke la vilaĝo estiĝis danke al senradikigo (senradikigi kaj senplantigi germane estas "roden", "klein" simple indikas etan lokon) kaj setligo.

Monaĥejo Donndorf Monaĥejo Donndorf unue endokumente menciitis en la jaro 1250. Ĝia historio komenciĝis ĉirkaŭ tiu ĉi jaro per la fondo de la cistercianina klostro en la gravio Wiehe-Rabiswalde. En 1525 ribelaj kamparanoj ŝturmprenis ĝin kaj elrabis barbare la sanktajn ejojn. En la kuro de Reformacio la tuto ŝanĝiĝis en lernejon.[2] La administrado de la monaĥejo kiel ankaŭ de la lernejo estis ekde 1540 en la manoj de la grafoj de Werthern-Wiehe, ekde 1869 en la manoj de la familio de Werthern-Bachra. La bieno havis 170 hektarojn kaj 250 hektarojn da arbaroj. La "Fondaĵo Klosterschule" formis centron spiritan de la regiono. Konataj lernantoj estis ekz. la historiisto Leopold von Ranke kaj la kemiisto Fritz Hofmann. Interesas ke tiu ĉi lernejo servis kiel provizadlernejo por la gimnazioj de Monaĥeja lernejo Roßleben kaj Landesschule Pforta. En 1924 ĉiukaze la lernejo devis fermiĝi pro inflacio. En 1928 sekvis la kunfandiĝo de la monaĥeja areo kun Donndorf. En 1945 la familio posedinta laŭ kutima komunisma agadmanieraĉo senrekompense senproprietigitis kaj forpelitis.[3] Post la Turniĝo la kadukaj ejoj restaŭritis inter 1994 kaj 1996. En la 1996-a jaro ekgastis la "Landa hejmpopollernejo".

Politiko redakti

Jen la nomoj de kelkaj urbestroj el la lastpasintaj jardekoj:

  • 1955–1961: Oskar Gunatowski
  • 1961–1971: Kurt Christ
  • 1971–1975: Joachim Heller
  • 1975–1990: Reinhard Heller
  • 1990–2018: Gudrun Holbe

Vidindaĵoj redakti

  • La (malnova) Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo havis la unuan mencion post inter 1250 kaj 1300. La romanikstila altaro datumas el la 15-a jarcento. Informtabulo ĉe la vando de la kirko klarigas ke ĝi konstruitis en 1007 kaj venis ĉirkaŭ la jaro 1120 al la dekanujo Reinsdorf. La unua mencio iĝis en 1253 kiel paroĥuja kirko. En 1658 venis nova orgeno en la preĝejon. Ĉirkaŭ 1715 la meza tursonorilo nove mulditis. Ĉirkaŭ 1850 la plej malnova parto preĝejo malkonstruitis, nome la navo el sabloŝtono. En 1938 planitis alifunkciigi la preĝejon kiel grendeponejon, kio tamen malebligitis. Ekde 1964 la preĝejo uzatas de ambaŭ konfesioj. Okaze de festa diservo kaj sonorilkonsekro la preĝejo transdonitis al nova ekfunkcio en 1954. Restaŭradoj novaj estis inter 2004 kaj 2008. En la 4.10.2008 la Malnova Petro-kaj-Paŭlo-kirko transdonitis en la manojn de la komunumo.
En la interno troviĝas i.a. triparta triptiko kun predelo montranta la kronigon de la Dipatrino kun ses apostoloj. Inter ili estas ankaŭ la preĝejaj patronoj. Predelo kaj skulptita altaro verŝajne datumas de inter 1450 kaj 1500. En la mezo la predelo montras la vizaĝon dornekronitan de la Savinto kiun portas ĉirkaŭante ses apostoloj. Tiu ĉi artaĵo restaŭritis en la jaro 2010 rangante inter la plej gravaj artaĵoj de malnova turingia skulptada arto.
  • La Nova Petro-kaj-Paŭlo-kirko estiĝis inter 1850 kaj 1900.
Jam en 1830 planitis ĝia konstruo kaj en la 29.6.1849, la tagon de la du patronoj, faritis solena fundamentŝtonmeto sur la grundo de la iama hornickel-a bieno kamparana. Inaŭguro fariĝis en la 18.5.1856. La kirko havas sveltan, 48 metrojn altan turon kun longa, ardeza spajro. La sonoriloj troviĝis en la malsupra parto de la turo pro spacomanko en la vera porsonorila etaĝo. En la malsupra murokrono estis tegmenta rando el zinklado kiu pro konstrueraro ne estis purigita kaj kaŭzis pro tio kadukon de la navo. En la 17.8.1978 fakte terenfalis la tegmento. En septembro 1986 malkonstruiĝis la difekta spajro. Kun partopreno de la komunumo faritis inter 1995 kaj 1997 ampleksaj restaŭradlaboroj. Turo kaj navo ricevis novajn tegmentojn.
Rekte antaŭ la preĝejo staras tri monumentoj por enmilite falintaj soldatoj - ne nur de la duaj mondmilitoj sed ankaŭ de la Prusia-Aŭstria milito kaj de la Francia-Prusia Milito.
  • La Ŝtona kruco de Donndorf el la Mezepoko, kies origino neklaras. Ĝi troviĝas antaŭ la nova kirko estante el hejma bunta sabloŝtono.
  • La historia monaĥejo kun Monaĥeja kirko Sankta Lorenco, kie gastas nun popolaltlernejo (Ländliche Heimvolkshochschule Thüringen)[4]. La el grejso farita 5 metrojn alta portalarkaĵo faras la nordan limon de la monaĥejaj ejoj kaj konstruitis en la jaro 1747-a.

La historiaj monumentoj kaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la eksa monaĥejoj kiel ankaŭ la preĝejoj ege subtenitis en la 1990-a jaro fare de "Germana fondaĵo monumentprotektado".

Trafiko redakti

La komunumo situas apud la Unstrut-fervojlinio (Unstrutbahn) malfruante ekde 2006 de regula cirkulado persona. Ĝi - almenaŭ teorie - interligus perfekte kaj mediprotektante la komunumojn Naumburg kaj Artern. Agadogrupoj akre kaj ade klopodas repreni la trafikon fervojan. Ŝosee la landa strato inter Reinsdorf kaj Wiehe rekte trans la vilaĝo transkondukas; je distanco de 15 km troviĝas eĉ la federacia aŭtoŝoseo A38.

Literaturo redakti

  • Matthias Ludwig: Artikel Donndorf. In: Die Mönchs- und Nonnenklöster der Zisterzienser in Hessen und Thüringen. bearb. von Friedhelm Jürgensmeier und Regina Elisabeth Schwerdtfeger (Germania Benedictina IV), St. Otilien 2011, S. 370–382.

Notoj redakti

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 85.
  2. vidu: E. Böhme und E. Geiling: Beiträge zur Geschichte von Kloster und Klosterschule Donndorf, Wiehe 1911
  3. Sebastian Garthoff: Ein Ort des Lernens. Thüringer Allgemeine, 6.9.2011
  4. Ländliche Heimvolkshochschule Thüringen e.V. Kloster Donndorf

Eksteraj ligiloj redakti