Popola altlernejo

(Alidirektita el Popolaltlernejo)

Popola altlernejo (Angle: folk high school; dane: folkehøjskole; finne: kansanopisto, työväenopisto aŭ kansalaisopisto; germane: Volkshochschule, Heimvolkshochschule; norvege: folkehøgskole; svede: folkhögskola) estas lernejo por plenkreskuloj, kiu ne disdonas nek akademiaj diplomoj nek kreditoj. En Francio, oni parolas pri popola universitato ("université populaire").

Ili situas ĉefe en Germanio kaj Aŭstrio ("Volkshochschule") kaj en la skandinaviaj landoj. La ideon elpensis la dana poeto kaj kleriko Nicolai Grundtvig (1783-1872), kiu estis influita de la markizo Nicolas de Condorcet kaj liaj verkoj dum la Franca Revolucio, kiu rekte influis la popularan edukadon en Francio.

Malgraŭ la simila nomo kaj sufiĉe similaj celoj, estas diferenco inter la institucioj en Germanio kaj Svedio kaj la tradiciaj institucioj en Danio kaj Norvegio. la diferenco estas tiel ke en Germanio kaj Svedujo la tiel nomataj "popolaj mezlernejoj" estas pli proksime ligitaj al akademiaj institucioj kaj fakte konsistigas ian "popolan universitaton", dum en Danio kaj Norvegio estas kaj universitataj filiaj institucioj kaj institucioj, kiuj estas parto de aparta popola eduka tradicio.

Estas aliaj landoj, kiuj estis influitaj de la popularaj edukaj ideoj de Gruntwig. En kelkaj landoj en Afriko, kaj ankaŭ Usono, Barato, kelkaj lernejoj estis establitaj laŭ ĉi tiuj principoj.

Modernigo redakti

Modernaj publikaj lernejoj grave ŝanĝiĝis. Kvankam iuj ankoraŭ havas religian apartenecon, plej multaj el ili hodiaŭ estas laikaj. Lernejoj daŭre fokusas al klerismo, etiko kaj demokratio, kombinante temojn kiel la duopoj de gimnastiko kaj fizika taŭgeco, ĵurnalismo kaj literatura verkado, arto kaj muziko. Ĉar lernejoj ne donas atestilojn aŭ diplomojn, la studmaniero kutime estas senpaga, malstreĉa kaj neformala. Plej multaj skandinavaj lernejoj funkcias laŭ internuleja formato, kie la praktikantoj venas por restado de 2 ĝis 6 monatoj kaj povas resti ĝis unu jaro, almenaŭ en Norvegio.

Komunaj kvalitoj redakti

Malgraŭ la diferencoj inter lernejoj en diversaj landoj, plej multaj lernejoj havas jenajn ecojn:

  • Vasta gamo de temoj diskutitaj kaj studataj.
  • Manko de finaj ekzamenoj.
  • Emfazo sur la persona evoluo de la individuo.
  • Pedagogia libereco kaj liberala eduka aliro.
  • Kursoj daŭrantaj de kelkaj monatoj ĝis jaro.

La lernejoj estas plejparte loĝlernejoj, kiuj ofertas kursojn por 18-30 jaroj (precipe en ne-germanlingvaj landoj).

Danlando redakti

Ili ekzistas laŭ la modelo lanĉita de Nicolai Grundtvig en la deknaŭa jarcento. Koni sian kulturon, praktiki ĝin, tio gravas laŭ tiu pedagogo filozofo. Laŭ tiu ideo Eŭropa Unio lanĉis la programon Grundtvig por lernado tra la tuta vivo.

Germanio kaj Aŭstrio redakti

En Germanio kaj Aŭstrio, en pli-malpli ĉiu urbo ekzistas popola altlernejo. Ĝi ofertas kursojn i.a. pri lingvoj, komputiko, muziko, historio, politiko, sano ktp., kaj financas sin ĉefe (kutime je 50-70 %) el la kotizoj de la kursanoj; la ceteraj enspezoj estas unuavice subvencioj de la federaciaj landoj kaj de la urboj.

Kutime ĉiu ajn povas viziti la kursojn, kaj plejofte ne okazas ekzamenoj. Ĉe kelkaj lingvokursoj ekzistas libervolaj ekzamenoj.

La kursoj okazas plejparte vespere (tiel ke oni foje parolas ankaŭ pri vesperlernejo); tiukaze ili daŭras plej ofte unu semestron (t.e. duonan jaron). Sed ekzistas ankaŭ semajnfinaj kaj tutsemajnaj kursoj.

Kelkaj popolaj altlernejoj ofertas ankaŭ Esperanto-kursojn - sed en Germanio kaj Aŭstrio la ĉefa problemo ĉi-rilate estas, ke tiaj kursoj ofte ne allogas la minumuman nombron de lernantoj (plejofte necesas ĉ. 10 kursanoj).

Afrika Popola Altlernejo en Ĝenevo redakti

Tiu establo: "Université populaire africaine de Genève (UPAF)" en Ĝenevo, Svislando ŝajnas esti la sola en Eŭropo kaj eble en la tuta mondo. Ĝi ofertas plej diversajn kursojn pri afrikaj lingvoj, svisaj lokaj lingvoj, muziko, praktikaj aspektoj de la vivo. Ĝi organizas prelegojn kaj debatojn.

Vidu ankaŭ redakti