Preĝejo Sankta Gerardo (Szeged)

La paroĥa preĝejo Sankta Gerardo estas religia konstruaĵo en urbo Szeged (Hungario), en urboparto Tarjánváros.

Paroĥa preĝejo Sankta Gerardo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád-Csanád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szeged
paroĥo loke
Dato de konsekro 1975
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Tarnai
Konstruado 19711975
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szeged, Tátra tér 5-6, 6723
vdr

Historio

redakti

En la 1940-aj jaroj en urboparto Tarjánváros la katolikoj havis nur kapelon es:Filomena (santa), kiu estis nur luita ejo en privata domo. En 1958 la diocezo heredis domon same en Tarjánváros, tial post jaro la kapelo estis transmetita en tiun novan lokon. La katolika grupo apartenanta al la kapelo ricevis memstarecon en 1966. La kapelo estis malkonstruita en 1971, poste tuj kirko estis konstruita kaj konsekrita en 1975.

Konstruaĵo

redakti

Aspekto de la kirko estas nekutima kaj eksterordinara. La ĉirkaŭaĵo konsistaj el teretaĝaj domoj, al kiu adaptiĝas la didomo same teretaĝa. Eĉ la sonorilturo, prefere sonorilostablo estas malalta kaj svelta el ferbetono. Ĝi havas 3 sonorilojn. La navo estas kvadrata kun 12 m longa kaj larĝa. Interne anstataŭ benkoj seĝoj troviĝas. La triptiko prezentas Sanktan Gerardon, Sanktan Emerikon kaj Sanktan Stefanon.

Kermeso okazas en la 24-an de septembro aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj

redakti