Preĝejo Sankta Jakobo la pli aĝa (Branchewinda)

La luterana vilaĝa Preĝejo Jakobo la pli aĝa (germane: Dorfkirche St. Jakobus der Ältere) troviĝas en Branchewinda, urbokvartalo de Arnstadt, Germanujo.

La Jakobo-kirko en Branchewinda

Gi apartenas al la paroĥujo Marlishausen ene de la eklezia subdistrikto Arnstadt-Ilmenau de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.[1] La kirko ankaŭ ŝatatas de vizitantaj pilgrimantoj estantaj survoje al la Jakobo-katedralo je Santiago-de-Kompostelo.

Historio redakti

La ĉ. en la 12-a jarcento en romanika stilo starigita kirko havas duonrondan apsidon kaj romanikan fenestron ĉe la norda muro. La muraro havas fendaĵojn kaj ĝi estas eksteren laŭ romanika maniero kun juntoj.

Specialaĵo certe estas eta Jakobo-fenestro ĉe la apsido. En la festotago de la patrono Jakobo en la 25-a de julio la horon sepan sunradio tuŝas rekte la altartablon.

La interno de la navo barokas kun du galerioj kaj longaj benkoj. La farbtono estas, kiel la orgeno ĉe la uesta galerivando, el la 19-a jarcento. La romanika triumfarko transiras la altarejon kaj havas dekoracion. Plafonpentraĵo aĝanta ok jarcentojn montras Jesuon Kriston en la tago de la lasta juĝo. La fresko malsupre pro puco kaj intertempe muntita (kaj poste remalaperigita) fenestro havas damaĝojn gravajn. Eble tie estis simboloj por la evangeliistoj.

La gotika triptiko supre de la apsida arko iam estis en la Kastelo Gehren. Ĝi nur mallonge antaŭ la brulkonsumiĝo kastela revenis al Branchewinda.

Referencoj redakti

50.78675510.993251