Preĝejo Sankta Ladislao (Mórahalom)

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Mórahalom.

preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo Sankta Ladislao en Mórahalom
preĝejo Sankta Ladislao en Mórahalom
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mórahalom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konstruis kapelon en 1892 memore al la inundo en Szeged. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1903. Ekde la sama jaro la orgeno ekfunkciis. En 1934 oni establis altaron pri Sankta Antonio el Padovo. En 1948 la preĝejo ricevis novan ĉefaltaron. La preĝejo estis renovigita en 1973 kaj 2003. En 1988 nova orgeno alvenis.

Legendo redakti

La loĝantaro konas legendon pri la preĝejo. Laŭ tio ŝafisto pikis sian bastonon sur monteto en la teron kaj diris: "Baldaŭe oni konstruos preĝejon ĉi tie!".

Konstruaĵo redakti

La preĝejo etendiĝas sola. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo, pli supre la unusola kvadrata turo situas, kies pinto estas svelta piramido. La absido ĉe fine de la navo estas pli larĝa, ol la navo.

Fontoj redakti