Preĝejo Sankta Ladislao (Pétfürdő)
La paroĥa preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Pétfürdő (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Pétfürdő
| ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Pétfürdő | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Veszprém | |
diocezo | Veszprém | |
dekanujo | Várpalota | |
paroĥo | loke, sed la zorganto estas en Öskü | |
Dato de konsekro | 1941 | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | István Pázmándy kaj Ferenc Pál | |
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | 1940–1941 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
Adreso | 8105 Pétfürdő, Fazekas Mihály utca 3. | |
Historio
redaktiEn vtiu loko jam ekzistis kirko Johano Baptisto en la 13-a jarcento. Dum dominado de turkoj ĝi supozeble neniiĝis. La didomo videbla nun konstruiĝis en 1940 kaj 1941. La paroĥo estis fondita en 1943.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en mezo de la komunumo iomete sur pli alta loko. Ĝia formo memorigas en kirkoj de Transilvanio. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas, la turpinto estas piramida. Tamen maldekstre estas tre malgranda ronda fenestro rompanta la perfektan simetrion. Tre larĝaj ŝtupoj kuras al la turo, kie la enirejo funkcias, sed antaŭ la enirejo estas porĉo, kiun 2 kolonoj tenas. Antaŭ la porĉo estas ankaŭ krucifikso. La navo estas apogita per pilieroj. Interne estas videbla la mirinda pentrita kasona plafono.
Kermeso okazas la 27-an de junio.