Preĝejo Sankta Leopoldo (Budafok)
Preĝejo de Leopoldo la 3-a Sankta estas romkatolika paroĥa preĝejo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény.
Paroĥa preĝejo de Leopoldo la 3-a Sankta | |
---|---|
Preĝejo de Leopoldo la 3-a Sankta en Budafok
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Budafok-Tétény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Konsekrinto | Padányi Bíró Márton kaj en 1896 Pauer János |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1753–1755 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn Budafok oni konstruis unue kapelon de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kiu ne sufiĉis por la loĝantaro. La preĝejo estis konstruita en la 1750-aj jaroj kun financa apogo de Maria Tereza de Aŭstrio, sed baldaŭe ankaŭ ĝi estis malgranda. En 1792 la preĝejo estis pligrandigita. Ekde 1896 estas videbla la nuna formo. La unua orgeno muzikis inter 1764-1904, poste la dua orgeno estas aŭdebla. La preĝejo estis plene renovigita en la 1990-aj jaroj.
Konstruaĵo
redaktiLa svelta turo situas super la enirejo. La konstruaĵo havas unu navon kaj du flankokapelojn. Interne la ĉealtara bildo prezentas Sanktan Leopoldon.
La preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 15-an de novembro.