Preĝejo Sankta Ludoviko en Pesterzsébet
Preĝejo de Ludoviko la 9-a (Francio) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Pesterzsébet (konata ankaŭ Pestszenterzsébet), en loĝkvartalo Kossuthfalva.
Preĝejo de Ludoviko la 9-a (Francio) | ||
---|---|---|
Preĝejo de Ludoviko la 9-a (Francio) en Pesterzsébet
| ||
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Pesterzsébet | |
Geografia situo | 47° 26′ 5″ N, 19° 7′ 6″ O (mapo)47.43472222222219.118333333333Koordinatoj: 47° 26′ 5″ N, 19° 7′ 6″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
dekanujo | Kispest-Pestszenterzsébet | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1926–1930 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn tiu ĉi distrikto la unua kirko konstruiĝis en 1876. En tiu ĉi loko iu donacis la parcelon por estonta kirko en 1885. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la malfruaj 1920-aj jaroj. Oni pentris la sanktejon en 1950, la absidon en 1973, la flankajn kapeletojn en 1995. La orgeno estis farita en 1950 el elementoj de 2 malnovaj orgenoj. Pli nova (elektra) orgeno alvenis en 1996.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en malgranda parko. La fasado havanta 2 turojn estas malsimetria. La maldekstra turo estas pli alta, ol la alia. La ĉefenirejo troviĝas en mezo de la fasado. La absido estas kvadrata kaj malpli larĝa, ol la navo.
Fontoj
redakti- hungare kun foto
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- foto dumnokta[rompita ligilo]
- foto dumtaga[rompita ligilo]
- hungare kun foto
- hungare