Preĝejo Sankta Maŭrico (Csesztreg)
Preĝejo Sankta Maŭrico estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Csesztreg.
Paroĥa preĝejo de Sankta Maŭrico | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Maŭrico en Csesztreg
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csesztreg |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Lenti |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiKirko estis konstruita en la 13-a jarcento, la unua mencio okazis en 1323. En la 15-a jarcento ĝi estis trakonstruita laŭ gotiko. Inter 1550 kaj 1655 la protestantoj uzis la preĝejon, poste la katolikoj reakiris kaj renovigis ĝin. En 1803 plena baroka renoviĝo okazis, tiam oni pentris la freskojn. La orgeno ekfunkciis en 1904. En 1904 kaj 1993 oni restaŭris la freskojn. En 1975 ekstere la kirko renoviĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola ĉe rando de la vilaĝo, apude kruco (1867) kaj mondmilita memorejo (1922) troviĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Malsupre meze de la turo la enirejo funkcias. La absido estas oklatera. Sakristio aliĝas al la sanktejo. Interne la altara bildo estis farita en 1897, apude estas statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario).
Fontoj
redakti- hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2018-05-03 per la retarkivo Wayback Machine