Preĝejo Sankta Mikaelo (Dunakeszi)

La preĝejo Sankta Mikaelo estas sakrala historia monumento en urbo Dunakeszi (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo
Ĉefparoĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Dunakeszi
Ĉefparoĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Dunakeszi
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunakeszi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Vác
paroĥo loke
Dato de konsekro 1937
Konsekrinto Árpád István Hanauer
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Oszvaldik
Konstrustilo baroko
Konstruado 1756
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr
Absido interne

Historio redakti

Dum la mezepoko jam funkciis kirko dediĉita al Sankta Mikaelo, kiun la turkoj okupis depost 1550. La paroĥo estis refondita en 1725, la nova baroka kirko estis preta en 1756, sed la murpentraĵoj estis faritaj en 1913. La orgeno estis kreita en 1892. Pro la loĝantarnombro en la jaroj 1936 kaj 1937 pli novaj partoj konstruiĝis al la malnova. Dum la ekspansio la malnova preĝejo estis konservita escepte de la ĉefan fasadon. Al la suda flanko estis aldonita la ĉefnavo kaj la flanka navo iĝis samlonga, kiel la ĉefnavo, tamen pli mallarĝa. La novaj konstrupartoj etendiĝis preter la origina preĝejo kun du sekcioj kaj la rifuĝejo, kiu de tiam funkciis kiel flanka kapelo. Inter 1970-1972 la preĝejo estis ekstere renovigita.

 
Statuo super la ĉefenirejo

Konstruaĵo redakti

La preĝejo kun du turoj situas sola laŭ placo. La fasado estas simetria, meze la ĉefenirejo funkcias. Super la ĉefenirejo estas ornama pluvŝirmilo, kiun 2 kolonoj tenas. Pli supre en niĉo skulptaĵo pri Sankta Mikaelo estas videbla. Ankaŭ la kvadrataj turoj havas apartajn enirejojn. La turpintoj estas tre malaltaj piramidoj. En la norda turo 3 sonoriloj sonoradas, la alia turo silentas. La interno estas baroka pompo.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro aŭ en la sekva dimanĉo.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

 
Pentrita fenestro