Preĝejo Sankta Mikaelo (Medgyesegyháza)

Katolika kirko en Medgyesegyháza

La preĝejo ĉefanĝelo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en urbo Medgyesegyháza (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Medgyesegyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Elek
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Medgyesegyháza, Kossuth tér 10.
vdr

Historio redakti

En tiu areo la areo senhomiĝis dum dominado de turkoj. La rehomiĝo okazis nur ekde 1820. La alvenintaj katolikoj eklezie apartenis laŭvice al Elek, Kétegyháza kaj Medgyesbodzás. Katolika oficejo (kvazaŭ paroĥo) loke estis fondita en 1922. En nekonata tempo estis konstruita malgranda kirko, kiu estis malkonstruita en 1938, sed en la sama loko konstruiĝis la nun videbla kirko. En 1950 Medgyesegyháza akiris rangon paroĥo. La sonorilo estis kreita en 1932, la orgeno en 1977. La konstruaĵo renoviĝis en 1972 kaj 2002.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar ĉe la dekstra angulo kvadrata turo malfreliefas. Longa porĉo estas videbla laŭ la fasado, kiun kolonoj tenas. Super la porĉo granda duonronda fenestro etendiĝas, pli supre tre malgranda ronda fenestro. Inter la turo kaj la tre proksima navo estas mallonga konstruaĵo kiel ligilo.

Kermeso okazas en la 29-a de septembro.

Fontoj redakti