Preĝejo Sankta Spirito (Szolnok)

La preĝejo Sankta Spirito estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en Szolnok.

Preĝejo Sankta Spirito
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szolnok
diocezo Vác
dekanujo Szolnok
Dato de konsekro 1937
Konsekrinto Árpád István Hanauer
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstrustilo novrenesanco
Konstruado
Specifo
Longo 36 m
Larĝo 17 m (navo); 20 m (kune kun la turo)
Konstrumaterialo masonita ekstere el ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la proksimeco kapelo Johano Nepomuko estis konstruita en 1773. En 1860 pro inundo de Tiso la kapelo detruiĝis, ĝi estis rekonstruita en 1881, poste kelkfoje renovigita, fine en 1966 malkonstruita. La skulptaĵoj kaj aliaj uzeblaj objektoj estis metitaj al la kirko Sankta Spirito, kiu estis konstruita inter 1934-1937 ĉe la urba tombejo.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola. La fasado estas malsimetria, kiun la kvadrata turo dekstre rompas. Antaŭ la navo arkadoj reliefas, kiujn 6 kolonoj tenas. Post la arkadoj la enirejo konsistas el tri pordoj. Al la arkadoj larĝaj ŝtupoj kuras. La absido estas duonronda. Interne po unuj kolonserioj tranĉas la navon, tial estiĝis ĉefnavo kun 2 flanknavoj. Freskoj kovras la internajn murojn, Ferenc Chiovini pentris ilin. Lili Árkayné Sztehló pentris la vitralojn. La preĝejo havas kelonivelon, kie estas tombejo de urnoj.

Kermeso okazas en Pentekosto.

Fontoj redakti