Preĝejo Sankta Triunuo (Kéked)

La preĝejo Sankta Triunuo estas katolika monumento historia en vilaĝo Kéked (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kéked
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Gönc
paroĥo loke, sed la zorganto en Gönc
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi kirko estis konstruita en la 15-a jarcento, sed laŭ alia eklezia fonto en 1332 ĝi jam ekzistis. Inter 1550 kaj 1729 la kalvinanoj uzis la preĝejon, post redono la katolikoj tuj barokigis ĝin. La orgeno estis farita en 1860. La paroĥa rango estis aldonita en 1925.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas barokeca. La enirejo funkcias tra la turo. La navo havas apogpilierojn kaj finiĝas en duonronda absido. Interne la ĉefaltaro kaj instalaĵoj estis faritaj ĉirkaŭ 1700. En la sankltejo eterna flamo estas videbla.

Fontoj redakti