Preĝejo Sankta Triunuo (Kunhegyes)

Preĝejo Sankta Triunuo en Kunhegyes

La preĝejo Sankta Triunuo estas sakrala monumento historia en urbo Kunhegyes (Hungario). Ĝi estas la unusola romkatolika preĝejo de la urbo.

Preĝejo Sankta Triunuo
Preĝejo Sankta Triunuo en Kunhegyes
Preĝejo Sankta Triunuo en Kunhegyes
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kunhegyes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Karcag-Tiszafüred
paroĥo loke, sed la zorganto en Kenderes
Dato de konsekro 1832
Konsekrinto János László Pyrker
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ferenc Homályossy (laŭ alia kirko de József Hild)
Konstrustilo novklasikismo
Konstruado 1832
Specifo
Enhaveco 800 homoj
Longo 33 m
Larĝo 11 m
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko en tiu komunumo okazis en 1311. Ĉirkaŭ 1570 la loĝantaro prenis la kalvinismon, poste la katolikoj vivis ĉi tie nur sporade. Depost 1779 ili konstruis kapelon, paroĥejon en 1820, ankaŭ la paroĥo estis refondita. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1832. En 1903 nova paroĥejo kaj katolika lernejo konstruiĝis. La orgeno estis kreita en 1913.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene altiĝas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La enirejo troviĝas meze, super la enirejo estas duonronda fenestro. La navo finiĝas en rektangula absido, sed apude etendiĝas la sakristio. La absido estas nur iomete mallarĝa, ol la navo. La ĉefaltara bildo prezentas la Sanktan Triunuon. La mebloj estis faritaj en dua duono de la 19-a jarcento. La vitraloj prezentas la hungarajn sanktulojn.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti