Preĝejo Sankta Triunuo (Szikszó)

Preĝejo Sankta Triunuo en Szikszó

La preĝejo Sankta Triunuo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szikszó (Hungario). Tamen apude restis turo de la malnova kirko, kiu havas la statuson historia monumento.

Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Szikszó (supre, iom dekstre)
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Szikszó (supre, iom dekstre)
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szikszó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szikszó-Encs
paroĥo loke
Dato de konsekro 2002
Konsekrinto István Seregély
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szikszó, Pázmány Péter tér
vdr

Historio redakti

La unua mencio okazis pri paroĥa kirko en 1332. La loĝantoj konvertiĝis al la protestantismo en 1548. La pli nova katolika preĝejo estis konstruita dum la kontraŭreformacio en 1742, post unu jaro ankaŭ la paroĥo estis refondita. Pro la oftaj incendioj stato de la konstruaĵo malboniĝis, tial en 1867 denove kirko konstruiĝis, fine la nun videbla estis konsekrita en 2002. Tamen apude restis la malnova preĝejturo. La 3 sonoriloj estis kreitaj en 1818 aŭ 1920. La orgeno estis kreita en 1766, rekonstruita en 1965 kaj 1979.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto en centro de la urbo. La fasado estas simetria, kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo, kiu iomete reliefas kun larĝa duonronda enirejo. La fasado konsistas el 3 partoj. La meza parto havas tre grandan krucon, la flankaj partoj rompas la ebenon, ĉar ili etendiĝas reliefe al la anguloj.

Kermeso okazas en dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj redakti

 
Interna vido