Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano (Zalaszántó)
Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Zalaszántó (Hungario).
Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano en Zalaszántó
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalaszántó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Keszthely |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri romanika kapelo Sankta Kosmaso kaj Sankta Damiano okazis en 1236. Supozeble dum invado de la tataroj (1242) ĝi estis detruita, en la sekva jardeko rekonstruita (jam kiel eklezia kirko), en la 15-a jarcento renovigita kaj pligrandigita laŭ gotiko. Baldaŭ oni konstruis turon antaŭ la preĝejon kaj arkeologoj trovis bordon el la frua renesanco. En 1555 kaj 1576 la turkoj bruldetruis la kirkon. Plena baroka rekonstruo okazis inter 1730-1736. La orgeno estis kreita en 1888. En 1933 kaj 1957 arkeologiaj esploroj okazis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola sur monteto en triangula teritorio, la limoj estas la 3 vojoj. En la triangulo estas ankaŭ kruco el la [[1930-aj jaroj. La fasado estas nur la kvadrata turo. La enirejo funkcias en flanko de la turo. La turo, la navo kaj la plurlatera absido estas egallarĝaj. La menciitaj 3 partoj estas apogitaj per pilieroj. Interne la predikejo estas baroka. La ĉefaltara bildo prezentas Kosmason kaj Damianon (1893).
Kermeso okazas en la 26-an de septembro aŭ en la sekva dimanĉo. Paroĥo estas loke, tamen la zorganta paroĥo funkcias en Várvölgy.