Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Doba)
Preĝejo de Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Doba (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Doba
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Doba (Hungario) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Sümeg |
paroĥo | en Somlószőlős, sed zorganta paroĥo estas en Somlóvásárhely |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Oni taksas, ke tiu gotika kirko estis konstruita en la 14-a jarcento. En tiu vilaĝo dominado de turkoj daŭris nur kelkajn jarojn, tial la preĝejo ne estis detruita aŭ trakonstruita. En 1779 pro granda incendio la konstruaĵo trakonstruiĝis laŭ baroko.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola sur malalta monteto en korto. En la korto estas videblaj monumentoj pri Sankta Triunuo kaj falintoj dum la 2-a mondmilito. Antaŭ la korta enirejo granda kruco altiĝas. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La enirejo funkcias meze en piedo de la turo. Krom la navo sakristio kaj simila ĉambro aliĝas al la navo. La sanktejo estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo.