Preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria (Nyékládháza)

La preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria (hungare Szűz Mária Szeplőtelen Szíve) estas romkatolika konstruaĵo en Nyékládháza (Hungario).

Paroĥa preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria
Paroĥa preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria en Nyékládháza
Paroĥa preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria en Nyékládháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyékládháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Ónod
paroĥo loke
Konsekrinto Gyula Czapik
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Károly Möller
Konstruado 19381943
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Nyékládháza funkciis paroĥa kirko dediĉita al Sankta Nikolao en la 1330-aj jaroj. La loĝantoj prenis la kalvinismon ĉirkaŭ 1550. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita inter 1938 kaj 1943 helpe de la loka bienulo. La paroĥo estis refondita en 1848.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto kaj grandparte kaŝiĝas malantaŭ arboj. La fortikaĵimpresa fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La enirejo troviĝas ĉe piedo de la turo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Apud la turo estas po unu malgrandaj fenestroj simetrie. La turpinto estas piramida, en la turo 3 sonoriloj sonorilas ekde 1939. La navo finiĝas al rektangula absido, kiu estas malpli alta kaj larĝa, ol la navo. Sub la preĝejo kriptoj kuŝas.

Kermeso okazas en la 22-an de aŭgusto.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

 
Aerfoto pri la kirko