Preĝejo Stefano la 1-a (Mohács)
La franciskana preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala historia monumento en urbo Mohács (Hungario).
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Mohács
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mohács |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Mohács |
paroĥo | ĉe Preĝejo Sankta Mikaelo (Mohács) |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1724–1771 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Mohács, Kossuth Lajos u. 66 |
Historio redakti
La unua mencio okazis pri kirko en Mohács en 1332. Pro batalperdo en 1526 la loĝantoj (ĉiuj hungaroj) rifuĝis, poste turkoj kaj sudaj slavoj alvenis, baldaŭ ankaŭ hungaroj alvenis, sed ili estis kalvinanoj. La turkoj konstruis 2 moskeojn. La unua franciskano (same rifuĝinto el Srebrenica) alvenis en 1686. Li aĉetis domon, kiu iĝis ejo por franciskanoj. La monaĥoj konstruis propran kirkon kune kun monaĥejo inter 1724-1771, sed komence la patrono estis Sankta Antonio el Padovo. Baldaŭ la turo estis plialtigita. La orgeno estis kreita en 1920. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, poste la urba paroĥo transprenis la taskojn. En 1993 la kroatoj metis memortabulon sur la eksteran muron (vidu la foton).
Konstruaĵoj redakti
Kirko redakti
La konstruaĵo situas en korto duope kun la monaĥejo, kiu etendiĝas en dekstra flanko. Antaŭ la kirko en la korto ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Krom la pordo la fasado havas 3 fenestrojn. Super la pordo granda franciskana blazono estas videbla. Interne la ĉefa vidindaĵo estas la ĉefaltara bildo pentrita de unu el la du István Dorfmeister kaj ĝi prezentas la nunan patronon.
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.
Monaĥejo redakti
La monaĥejo estas simpla unuetaĝa domo. La enirejo troviĝas tuj apud la preĝejo. Depost 1950 ĝi estis foje lernejo, foje dormejo de flegistinoj, nuntempe sakrala lernejo kun infanĝardeno.