Preĝejo Stefano la 1-a (Nagyvázsony)

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyvázsony.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Nagyvázsony
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Nagyvázsony
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyvázsony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ la supozoj romanika kirko funkciis en tiu loko jam en la 11-a jarcento. Ĝi estis plene trakonstruita en 1481 laŭ gotiko. La fasado estis trakonstruita en 1773 laŭ baroko. La mebloj devenis el la 18-a jarcento.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola. En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, pli supre estas niĉo kun skulptaĵo, plej supre la malalta turo altiĝas. La absido estas poligono. Ekstere pilieroj subtenas la navon. Interne oni malkovris restaĵojn de freskoj el la 15-a jarcento. La altaroj, predikejo, k.s. estis faritaj en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti