Preĝejo Stefano la 1-a (Sajószentpéter)

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Sajószentpéter.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Sajószentpéter
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Sajószentpéter
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sajószentpéter
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Gotika katolika kirko de Sankta Petro konstruiĝis en la 14-a jarcento en la tiama Zenthpeter, nuntempa Sajószentpéter, kiun la kalvinanoj akiris en la 1550-aj jaroj. Nova katolika rondo kreiĝis en 1763. La katolika preĝejo estis konstruita inter 1763-1765, kiu baldaŭe kadukiĝis, tial en la frua 19-a jarcento ĝi estis renovigita kaj trakonstruita. La orgeno ekfunkciis en 1934. En 1950 kaj 2008 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola apud tombejo havanta 3 ĉefajn partojn: navon, kvadratan turon kaj duonrondan sanktejon. La turo estas kovrita per bulba kupolo. Sur la muro ekstere oni metis memortabulon pri la deportitaj germanoj. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1850 kaj ĝi prezentas Stefanon la 1-an (Hungario), kiam li dediĉas la landon al Sankta Maria.

Fontoj redakti