Preĝejo Stefano la 1-a (Velence)

Preĝejo Stefano la 1-a en Velence

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en urbo Velence (Hungario).

Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Velence
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Velence
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Velence
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Velence (lago)
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Velence, Óvelence, Fő utca ĉirkaŭ 103
vdr

Historio redakti

Velence havis mezepokan kirkon, kiu neniiĝis dum dominado de turkoj. Baldaŭ pli nova estis konstruita en 1722, sed la paroĥo estis en Pázmánd. Ekde 1744 Velence havis pastron loke. La paroĥa rajto alvenis en 1788. La kirko videbla nun estis konstruita inter 1827-1830. En 1917 pro fulmo la turo kaj tegmento bruldetruiĝis, sed post unu jaro ĝi estis rekonstruita. Pro la milito en 1945 la turo denove detruiĝis, la riparoj finiĝis post 2 jaroj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ trotuaro de la ĉefvojo. Antaŭ la preĝejo monumento pri Johano Nepomuko estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La enirejo estas sube meze, pli supre estas duonronda fenestro. La absido estas kvarlatera. La instalaĵoj estas postbarokaj kaj faritaj ĉirkaŭ 1800, la klasikisma ĉefaltaro post duonjarcento.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti