Preĝejo Terezo el Lisieux (Szabadszállás)

La paroĥa preĝejo Terezo el Lisieux estas katolika konstruaĵo en urbo Szabadszállás (Hungario).

Paroĥa preĝejo Terezo el Lisieux
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szabadszállás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kecskemét-Kalocsa
dekanujo Solt
paroĥo loke
Dato de konsekro 1957
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Lajos Fridrich
Konstruado 1929
Specifo
Enhaveco 210 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szabadszállás, Kossuth Lajos utca 15.
vdr

Historio redakti

En tiu areo kipĉakoj vivis, kiuj komencis kristaniĝi en 1279. Depost la turka dominado la restintaj katolikoj apartenis eklezie al Izsák, sed tiam jam la plimulto sekvis la protestantismon. La katolikoj akiris paroĥan rajton en 1921, poste estis konstruita sakrala konstruaĵo en 1929, kiu konsistis el kirko kun turo, loĝejo kaj 3 lernoĉambroj. En la lernoĉambroj en 1949 finiĝis la instruado. Ekstere renovigaj laboroj okazis en 2018.

Konstruaĵo redakti

La kompleta konstruaĵo situas sola en triangula parcelo ĉe renkontiĝo de 2 stratoj, tial la konstruaĵo sekvis formon de la parcelo. Ĉe la stratrenkontiĝo estas malgranda herbejo, poste duonronda absido reliefas, maldekstre la ĉambroj kun rekta enirejo estas videblaj, dekstre la turo altiĝas. La turpinto estas piramida, en la turo 3 sonoriloj loĝas. Inter la herbejo kaj absido krucifikso troviĝas. En la absido estas niĉo, ene statuo pri Koro de Jesuo. Interne la benkoj estas novaj kaj nekutimaj.

Kermesoj okazas en la unua dimanĉo de oktobro.

Fontoj redakti