Preĝejo Bona Pastoro (Székesfehérvár)
Preĝejo de Bona Pastoro estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Székesfehérvár. Ĝi estas memorpreĝejo pri Ottokár Prohászka kaj estas konata ankaŭ apudfervoja preĝejo, ĉar ĝi situas kontraŭ la stacidomo.
Paroĥa preĝejo de Bona Pastoro | |
---|---|
Preĝejo de Bona Pastoro en Székesfehérvár
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Székesfehérvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
Statuso | paroĥa preĝejo ekde 1928 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Gáspár Fábián |
Konstruado | 1929–1933 |
Specifo | |
Enhaveco | 3500, el tio 502 sidlokoj |
Longo | 30m (diagonalo de la kupolo) |
Alto | 52 m (kupolo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La memorpreĝejo konstruiĝis inter 1929-1933. Estis tie entombigita Ottokár Prohászka en 1938, sur la tombo marmora skulptaĵo situas pri la mortinta episkopo. La latina surskribo estas: "Ottocarus Prohászka, apostolus et praeceptor Hungariae" (Ottokár Prohászka, apostolo kaj instruisto de Hungario"). István Kaszap estis entombigita en 1942 ĉe la ekstera muro. Post 2 jaroj bombo trafis la preĝejon. Post la rekonstruo en 1958 ĝi estis denove konsekrita. En 1998 pli nova orgeno alvenis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo estas imito de Panteono. Bronza skulptaĵo pri Ottokár Prohászka situas apud la preĝejo ekde 1984. La konstruaĵo konsistas meze el kupolo kaj aliĝantaj 4 flankonavoj kiel kapeletoj. Interne la ĉefaltara skulptaĵo prezentas Jesuon kiel Bona Pastoro. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Bona Pastoro, Sankta Kruco, Sankta Maria kaj Sankta Jozefo.