Preĝejo Marteno de Tours (Und)
Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Und (vilaĝo).
Preĝejo de Marteno de Tours | |
---|---|
Preĝejo de Marteno de Tours en Und
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Und (vilaĝo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | simpla baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1332. En 1600 la loĝantoj jam estis luteranoj. El 1657 restis priskribo pri malgranda kirko, kiu estis malkonstruita en 1750, kaj oni tuj konstruis pli novan. En 1861 oni refondis la katolikan grupon en la vilaĝo. La nun videbla preĝejo estas videbla ekde 1865, tiam la sanktejo iĝis pli granda. La orgeno kaj la predikejo alvenis en 1888 el preĝejo de Locsmánd (nun Lutzmannsburg en Aŭstrio.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo havas unusolan kvadratan turon super la enirejo kaj unu simplan navon. Antaŭ la enirejo kolono de Sankta Triunuo staras. La bildo de la altaro estis farita supozeble en la 19-a jarcento kaj prezentas vivon de Marteno de Tours.
Kermeso okazas en la 11-an de novembro. La preĝejo estas memorloko de "Vojo de Sankta Marteno" (latine Via Sancti Martini) kaj ankaŭ memorloko de "Via Tektonica" inter urboj Sopron kaj Szombathely.
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio
- hungare