Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto Karmel (Érd)
La paroĥa preĝejo Nia Sinjorino de Monto Karmel (origine hungare Kármelhegyi Boldogasszony-templom) estas sakrala moderna konstruaĵo en Hungario, en urbo Érd en loĝkvartalo poŝtista.
Paroĥa preĝejo Nia Sinjorino de Monto Karmel | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Nia Sinjorino de Monto Karmel en Érd
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Érd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Érd |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 330 sidlokoj, 70 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Érd, Gellért utca 9 |
Historio
redaktiEn vilaĝo Érd preĝdomo funkciis jam en la 15-a jarcento, ekde la 18-a jarcento jam kirko. Precipe ekde la 20-a jarcento la loĝantaro kreskiĝis, pliaj loĝkvartaloj estiĝis. En la poŝtista loĝkvartalo la katolikoj fondis memstaran grupon en 1947, ekde la sekva jaro la matrikula skribo ekfunkciis. La paroĥa rajto alvenis en 1962. La kirko mem konstruiĝis en 1992.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. La formo estas nekutima kaj malregula. Escepte la enirejon regula geometria formo apenaŭ troviĝas kaj ekstere kaj interne. La fenestoj ofte estas neregulaj kvinlateroj. La turo havas 3 sonorilojn.
Fontoj
redaktiVidu, aŭdu ankaŭ
redakti-
Enirejo
-
Fenestroj