Preĝejo Sankta Antonio (Devecser)

Preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Devecser.

Paroĥa preĝejo Sankta Antonio
Preĝejo Sankta Antonio en Devecser
Preĝejo Sankta Antonio en Devecser
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Devecser
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17591762
Specifo
Longo 37 m
Larĝo 11 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu urbo en 1332 oni menciis kirkon omaĝe al Sankta Georgo. En 1549 la turkoj bruldetruis ĝin, tial poste longe la mesoj okazis en la kapelo de la kastelo. En 1759 oni komencis konstrui la novan preĝejon. Unue la sanktejo estis konstruita, en 1740 jam la turo estis preta, en 1762 la kriptoj pretiĝis. En 1779 oni pentris la altaran bildon pri Sankta Antonio el Padovo. (En 1793 oni komencis konstrui pli novan kaj imponan preĝejon, sed tio neniam pretiĝis, ĉar en 1961 oni malkonstruis la murpartojn.) La orgeno muzikas ekde 1824 (en 1938 pli nova orgeno alvenis). La preĝejo lastfoje renoviĝis en 1999.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola. La unusola turo troviĝas en mezo de la fasado super la enirejo, la sanktejo estas duonronda. Sur la muro estas memortabulo pri Géza Gárdonyi, antaŭ la enirejo estas monumento pri falintoj dum la historio. Interno de la preĝejo estas ornamriĉa. La predikejo estis farita en la 18-a jarcento.

Kermesoj okazas en la 13-an de junio kaj en la 26-an de novembro.

Fontoj redakti