Preĝejo de Santiago del Arrabal

La Preĝejo de Santiago del Arrabal (Sankta Jakobo de la kvartalo) en Toledo, Hispanio, estas unu el ĉefaj prezentoj de la toleda mudeĥaro. Estas situanta ĉe la Pordego Bisagra norde de la historia areo.

Preĝejo de Santiago del Arrabal
kristana preĝejo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 43″ N, 4° 1′ 32″ U (mapo)39.862-4.0255Koordinatoj: 39° 51′ 43″ N, 4° 1′ 32″ U (mapo)

Preĝejo de Santiago del Arrabal (Kastilio-Manĉo)
Preĝejo de Santiago del Arrabal (Kastilio-Manĉo)
DEC
Preĝejo de Santiago del Arrabal
Preĝejo de Santiago del Arrabal
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Preĝejo de Santiago del Arrabal
Vikimedia Komunejo:  Church of Santiago del Arrabal, Toledo [+]
vdr
Fasado de la Preĝejo de Santiago del Arrabal
Santiago del Arrabal, vidita el malproksime

Priskribo redakti

Ĝi havas murojn el ŝtono kaj briko kun enirejoj kun markoj en hufoferaj arkoj multlobaj. La absido estas triobla kun tri etaĝoj de arkoj malsamtipaj. En la interno estas arabaj simboloj kiaj la mano de Fatimo aŭ enskribaĵoj sur la ligna tegmento. La navaj arkoj estas gotikaj, same kiel la volbo de la navokruco. La retablo estas renesanca kun platereska ornamo, verko de Francisco de Espinosa kun bildoj de la vivoj de Kristo kaj Sankta Jakobo.

Historio redakti

Sankta Vincento Ferrer en 1405 enardigis perpredike la kontraŭsemidan senton de la paroĥanoj kaj instigis ilin al atako kontraŭ la toleda juda komunumo al kiu senigis el ĉefa sinagogo kiu poste estis konata kiel katolika preĝejo de Santa María la Blanca.

En la 20a jarcento oni ŝanĝis la ĉirkaŭon por konstruo de ŝoseo, kio senigis la preĝejon el apudaj konstruoj kaj ĝi sendependiĝis el la Pordego Bisagra, kun kiu ĝi estis unuigita.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

39° 51′ 43″ Nordo 4° 01′ 32″ Okcidento / 39.8620 °N, 4.0255 °U / 39.8620; -4.0255 (mapo)