Prezidanta baloto de 2012 en Francio

La Prezidanta baloto de 2012 en Francio estis la deka prezidanta baloto de la kvina respubliko de Francio.

Post vigla kampanjo de 10 kandidatoj, kiuj ĉiuj sukcesis arigi 500 subskribojn de urbestroj, la 22-an de aprilo 2012, ĉiu franca civitano ekipita de sia balotrajtiga karto (havebla ekde plenaĝo) estis petita por voĉdoni en sia propra urbo.

Ĉar neniun kandidaton trafis la absoluta majoritato (pli ol 50 % de la nesindetenaj voĉdonoj), alia baloto okazis du semajnojn poste, t.e. la 6-an de majo 2012. Dum la dua baloto la du plej sukcesaj kandidatoj de la unua baloto kontraŭstaras. Ĉi foje, temis pri la maldekstraflanka François Hollande kaj la dekstraflanka Nicolas Sarkozy.

Oni kalkulis 18 004 656 voĉdonojn por François Hollande, t.e. 51,63 %. Nicolas Sarkozy, siaflanke, trafis 48,37 %. Tial, la 6-an de majo 2012, François Hollande fariĝis nova prezidanto de la franca respubliko ĝis 2017.

Unua raŭndo redakti

79,47 % (t.e. 36 585 858) de francaj civitanoj kun balotrajto (t.e. 46 037 545) voĉdonis en tiu unua baloto.

Dua raŭndo redakti

80,35% de partopreno.

Vidu ankaŭ redakti