Princepiskoplando Sambio

La Princepiskoplando Sambio, germane Fürstbistum Samland estis historia ŝtateto, estiĝinta el la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu situis apud la urbo Königsberg (hodiaŭ Kaliningrad en Rusio).

Princepiskoplando Sambio
29-a de julio 1243 – 10-a de decembro 1525

Herb diecezji sambijskiej.svg

Geografio
Princepiskopujo Sambio (oranĝe, pluraj disaj partetoj)
Princepiskopujo Sambio (oranĝe, pluraj disaj partetoj)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
Information icon.svg
vdr

La princepiskoplando estis la civila reg-teritorio de la episkopoj de Sambio ene de la ŝtato de la Germana Ordeno. Ĝi ekzistis de 1257 ĝis 1525, kiam la lasta (katolika) princepiskopo de Sambio, Georg de Polenz, transdonis la sekularan regadon de Sambio al la nove fondita Duklando Prusio kaj fariĝis la unua luterana episkopo de Sambio.