Prologo (poemaro)

Poemaro de Eŭgeno Miĥalski
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Prologo estas jubilea kolekto de originalaj poemoj de Eŭgeno Miĥalski el la periodo 1918-1928. La 64-paĝa libreto estas eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda en Lepsiko en la jaro 1929.

Prologo
Prologo
Prologo
Aŭtoro Eŭgeno Miĥalski
Eldonjaro 1929
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 64
vdr

Recenzoj redakti

 
 Jen entuziasmo, amo, pasio, vulkaneksplodo de sentoj. La aŭtoro lertege uzas nian lingvon, kaj posedas seneraran verssenton; laŭ ritmo, laŭ poezio, li atingas perfektecon, la lingvon li senceremonie traktas aŭ perfortas. 
— 1929, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 184
 
 Fine vera poeto, flirtvoĉa poeto, majstro de liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodia ritmkonstruo. La ĉeftemo en liaj poemoj estas la nudigita amo En prologo troviĝas socialistaj pensoj. Cetere liaj poemoj estas tre belaj kaj alportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo.

Knaras radoj, krakas pordoj
Fajfsirenas aŭtoj
Brilas vitroj magazenaj
Kalvas placa rond'
Ĉielenas templa pinto
Glitas ombroj fantomecaj
Malaperas en la grizo
De nebula ŝalo
Dereliĝis tramvagono
Kaj ekbluis la fajrero
Tra la grizo kri' eksonis
Kri' de malespero.
 
— 1929, Historio de Esperanto, II, paĝoj 687-688

Eksteraj ligiloj redakti