Prostřední Suchá

Prostřední Suchá (pole Sucha Średnia, germane Mittel Suchau) estas devene memstara vilaĝo en Ĉeĥio, nun parto de urbo Havířov en distrikto Karviná (sur teritorio de iama Teŝinia princlando). Ĝi troviĝas norde de Havířov. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 961 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 4 439 loĝantoj.

Prostřední Suchá
pole Sucha Średnia, germane Mittel Suchau
urba parto
Prostřední Suchá
Oficiala nomo: Prostřední Suchá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Havířov
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 961 2011
Situo Prostřední Suchá
 - koordinatoj 49° 47′ 36″ N 18° 27′ 08″ O / 49.79333 °N, 18.45222 °O / 49.79333; 18.45222 (mapo)
Katastro 5,956 km² (595,6 ha) Prostřední Suchá
Loĝantaro 4 439 (2021)
Denseco 745,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1302
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 64
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prostřední Suchá
Portalo pri Ĉeĥio

Prostřední Suchá estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,956 km².

Historio redakti

Jaro de la estiĝo de la municipo ne estas konata. Laŭ kroniko de Prostřední Suchá estas la unua mencio pri la municipo el "Historio de ĉefepiskopejo vroclava". Kiam Henriko la 1-a estis elektita en la jaro 1302 vroclava episkopo, li lasis skribi liston de dekonaĵoj sur teritorio de sia diocezo. En tiu ĉi dokumento unuafoje estas menciataj municipoj kun nomo Suchá. Eblas konjekti, ke tri najbaraj municipoj, te. Horní Suchá, Prostřední Suchá kaj Dolní Suchá, kreis foje unu tutaĵon.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869828
1880860
18901 001
19001 467
19103 052
19214 238
JaroLoĝantoj
19304 783
19504 748
19614 452
19704 957
19804 548
19915 185
JaroLoĝantoj
20015 442
20115 110
20214 439

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti