Proto-stelo

tre juna stelo

Proto-stelo estas amaso da gaso kaj kosma polvo kiu kuntiriĝas, ene de giganta molekula nubo, por iĝi stelo. La materio, kiu kolapsas sur la proto-stelon plidensigas kaj, pro frotado, plivarmigas ĝin ĝis inkandesko. La altirita polvo malhelpas la lumo eliri, la proto-stelo estas do ĉirkaŭigata de kokono da polvo kaj aspektas kiel malluma globeto. Sed per infraruĝa observado eblas malkovri ĝin.

Protostelo Herbig-Haro 46/47 fotita en infraruĝo

La proto-stelo iĝas stelo kiam ĝi estas varmigata ne nur pro ĝia gravita kuntiriĝo, sed per nuklea fuzio.

La brita fizikisto Sir James Jeans studis la kondiĉojn, laŭ kiuj nubo (aŭ parto da nubo) povas kuntiriĝi kaj kalkulis la mason en funkcio de la denso kaj temperaturo de nubo kiu povas komenci gravite kolapsi. Tiu maso, tiel nomata maso de Jeans estas donata de la formulo:

kie n estas la denso en partikloj, m estas la averaĝa maso de gasa partiklo en la nubo kaj T la temperaturo de la gaso: ju pli nubo estas densa kaj malvarma, des pli ĝi facile kuntiriĝa .

La steloj formiĝas kutime multope (en stelamasoj). Tio estas klarigata, se oni supozas ke la nubo da gaso ne uniforme kuntirigas. Male tiaj nuboj estas loko de turbulaj movoj, kiuj igas regionojn pli malpli densaj en ĝi. Tiu procezo, tiel nomata turbula disiĝo faras ke iaj regionoj transpasos la mason de Jeans kaj iĝos gravite malstabilaj. Tiel, la nubo fragmentiĝas en grupo da proto-steloj: tiu, kiu kongruas kun la observo de stelamasoj.

Eksteraj ligiloj redakti