Provencaj sanktuletoj

provencaj tradiciaj skulptaĵoj de kristnaskaj scenaroj

Provencaj sanktuletojneologisme santonoj (france kaj okcitane santons, provence santouns: "malgrandaj sanktuloj") estas provencaj tradiciaj skulptaĵoj de kristnaskaj scenaroj ĉirkaŭ la kripo en kiu laŭlegende naskiĝis Jesuo - kutime li estas el ceramiko, argiloterakoto.

grupo de "sanktuletoj" de 11 centimetroj
"sanktuletoj" en dimensioj de vivaj homoj

La "provencaj sanktuletoj" kutime altas inter 4 kaj 15 centimetroj, sed ankaŭ ekzistas ekzempleroj de nur 1 centimetroj kaj de pli ol 1 metro. Ili bunte koloriĝas, kaj iuj, la plej valoraj, havas proprajn vestaĵojn.

La plej multaj "sanktuletoj" bildigas lokajn homojn el la Provenco kaj ne havas rektan ligiĝon al la novtestamenta historio de kristnasko. Ekzemple vidiĝas juĝisto, kuracisto, leterporitsto, diversaj metiistoj, maljunulino en tradiciaj provencaj vestaĵoj, blindulo kun infana gvidisto (sur la apuda bildo dekstre) kaj multaj pliaj civitanoj de malgranda urbeto. Por ĉiu figuro ekzistas aparta historio.

Historio redakti

Kiam en la tumulto de la Franca Revolucio ĉe la fino de la 18-a jarcento la kristanaj preĝejoj estis fermitaj aŭ laŭ ordonoj de la revoluciuloj ekuziĝis por novaj celoj, la antaŭe en Francio kutimaj grandegaj kristnaskaj scenoj ne plu rajtas esti konstruitaj. La provencanoj tiam faris siajn proprajn kristnaskajn figurojn faritajn el pano-pasto, pentris ilin kiam ili estis sekaj, kaj konstruis malgrandajn scenojn de kristnaskaj kripoj en siaj hejmoj. De ĉi tiu kutimo disvolvis sia propra arto kaj metiado - la sendependa profesio de fabrikado de provencaj sanktuletoj eĉ ricevis propran nomon, "santonnier", do "sanktuleto-faristo".

En la komenco estis preskaŭ nur historiaj figuroj, ekzemple terkultivistoj en siaj historiaj festaj vestaĵoj. Hodiaŭ, ankaŭ videblas nuntempaj portretoj kiel "turistoj" kaj "fotistoj".[1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Christiane Schott: artikolo Südfrankreich: Der Figur zuliebe. "Suda Francio: pro la figuro" en la germanlingva gazeto Die Zeit 52/2010, la 23-an de decembro 2010, vidita la 27-an de decembro 2017.