Provinco Pazarĝik

provinco de Bulgario
(Alidirektita el Provinco Pazardĵik)
Mapo

La provinco Pazarĝik (bulgare Област Пазарджик) (vidu la artikolon oblasto) situas iom sudokcidente de la geografia centro de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 313 800 homoj, el kiuj pli-malpli 38 procentoj vivas en la administra centro Pazarĝik. La provinco kovras areon de 4 459 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 11 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo PA.

la municipoj de la provinco


NotoRedakti