Psio (litero)

litero de la greka alfabeto
(Alidirektita el Psio)

Psio (majuskla Ψ, minuskla ψ) estas la 23-a litero de la greka alfabeto kaj en grekaj numeraloj ĝi havas valoron 700. En ambaŭ klasika greka lingvo kaj novgreka lingvo, la litero indikas la kombinaĵon /ps/. En la greka, ĉi tiu konsonanto povas okazi en la silaba komenca pozicio, kiel en la greka vorto "ψάρι" [psári = fiŝo]. Tamen, en iuj lingvoj ĉi tiu kombinaĵo estas ne ebla je la komenco de silabo. En latina lingvo, grekaj vortoj komencantaj je psio estas transskribataj per ps-, sed ŝajne reale estas prononcata simple kiel s-, kun malklara p.

Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

La litero eble devenis de la praktiko skribi la sigmon super la pion, eble farante la kombinaĵon solan literon. Psio estis ankaŭ adoptita en la frua cirila alfabeto, vidu e psio (cirila alfabeto) (Ѱ, ѱ). Ĉi tio povas estas ankaŭ pro tio ke la litero, ambaŭ en minuskla kaj majuskla formoj, similas la tridento, simbolo de Pozidono, la greka dio de akvo kaj oceano.

La litero psio estas kutime uzata en fiziko por prezento de ondfunkcio en kvantummekaniko, aparte kun la ekvacio de Schrödinger kaj angulo-krampa skribmaniero: . Ĝi estas ankaŭ uzata por prezenti la (ĝeneraligitajn) poziciajn statojn de kvantumbito en kvantuma komputilo.

Psio estas ankaŭ uzita kiel la simbolo por la plurgama funkcio, difinita kiel

kie estas la gama funkcio.

La literoj Ψ aŭ ψ povas ankaŭ esti simbolo por: