Publio Servilio Vatia


Publio Servilio Vatia aŭ en latina Publius Servilius Vatia Isauricus (ĉ. 122 a.K. – 44 a.K.), estis romia politikisto kaj generalo kiu estis konsulo en 79 a.K. Li ricevis la kromnomon Isauricus post siaj venkoj super la piratoj en Kilikio.

Publio Servilio Vatia
Persona informo
Naskiĝo
en Roma regno
Morto
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gaius Servilius Vatia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Caecilia Metella (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Marcus Servilius (en) Traduki kaj Gaius Servilius Vatia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata
Infano Publio Servilio Izaŭriko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Romia politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En 88 a.K., kun la subteno de la konsulo Lucio Kornelio Sulao, Vatia Isauricus fariĝis la kandidato preferata de Sulao por la konsula balotado de 87 a.K.,[1] sed li estis venkita en la posta balotado fare de Lucio Kornelio Cinna, nome subtenanto de Kajo Mario.[2]

Vatia Isauricus revenis al Italio en 82 a.K. kun Sulao, kaj ricevis la estrecon de armeo kiu venkis super kelkajn trupojn de Mario en la batalo de Clusium.[3] Poste, en Septembro 82 a.K., Vatia Isauricus estis unu el la leŭtenantoj de Pompeo en la Dua Batalo de Clusium. Sula estis farita Diktatoro post sia venko, kaj en 79 a.K., li nomumis Vatia Isauricus kiel konsulo kun Appius Claudius Pulcher.[4] Dum Vatia Isauricus estis ankoraŭ konsulo nomumita, li kontraŭis la atribuon de triumfo al la juna Pompeo.[5]

Post sia konsuleco, en 78 a.K. Vatia Isauricus estis nomumita por la posteno de prokonsula guberniestro de Kilikio, kun la respondeco por forigo de piratoj kiuj estis rabantaj ŝipojn dum multaj jaroj.

  1. Keaveney, Arthur, Sulla: The Last Republican (1982), p. 71
  2. Broughton, p. 43
  3. Broughton, p. 72
  4. Broughton, p. 82
  5. Plutarko, Vivo de Pompeo, 14:4

Bibliografio

redakti
  • Broughton, T. Robert S., The Magistrates of the Roman Republic, Vol II (1952).
  • Smith, William, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, Vol III (1867).