Puertomingalvo [pŭertominGALbo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Puertomingalvo
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44411
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 0° 28′ U (mapo)40.2646605-0.45946789999999Koordinatoj: 40° 16′ N, 0° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 449 m [+]
Areo 103,620892 km² (1 036 2.0 892 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puertomingalvo (Provinco Teruelo)
Puertomingalvo (Provinco Teruelo)
DEC
Puertomingalvo
Puertomingalvo
Situo de Puertomingalvo
Puertomingalvo (Hispanio)
Puertomingalvo (Hispanio)
DEC
Puertomingalvo
Puertomingalvo
Situo de Puertomingalvo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puertomingalvo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 90 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora kaj de tie nordoriente laŭ la ŝoseo A-1701 estas Nogueruelas kaj poste Linares de Mora kaj de tie ŝoseo iras sudoriente al Puertomingalvo tute apud la provinco Kasteljono; fakte la plej proksima loĝloko estas Villahermosa del Río jam en la provinco Kasteljono, Valencilando.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Gúdar kaj la loĝloko mem staras je 1456 m super marnivelo, kio faras ĝin unu el plej altaj en la regiono. Ĝi estas lima kun la provinco Kasteljono. Sufiĉe pluvas kaj neĝas, dum la abunda vegetaĵaro pliigas la humidecon de la medio.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de iberoj kaj de romianoj. En la islama epoko jam estis kastelo kiu en 1202 estis menciita per la arablingva nomo Avingalbón.

La loĝloko estis konkerita de kristanoj fare de Alfonso la 2-a ĉirkaŭ la jaro 1181, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170. En 1202 oni redaktis la fondan protokolon de la loko. En Mezepoko estis murego kaj kastelo. Dum la Mezepoko kaj la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis areo de reĝlando (ne senjorlando), kadre de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Puertomingalvo oni malaltiĝis ĝis nunaj 125 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la baroka trinava preĝejo, tre bone konservita kastelo utila kiel rigardejo, du ermitejoj, restaĵoj de la murego, du pordegoj de la iama murego, urbodomo, du gotikaj blazondomaj palacoj, iama hospitalo de la 15-a jarcento, popola arkitekturo, naturaj lokoj, fortikita kampardomo Mas de Torre Pintada ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj redakti