Linares de Mora [liNAres deMOra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Linares estas etimologie komprenebla kiel Linejoj alude al iama kultivado de lino, dum de Mora aludas al la komarka ĉefurbo.

Linares de Mora
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44412
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 232  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 0° 34′ U (mapo)40.3217109-0.57497280000001Koordinatoj: 40° 19′ N, 0° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 311 m [+]
Areo 116,27521 km² ( 116 27. 521 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Linares de Mora (Provinco Teruelo)
Linares de Mora (Provinco Teruelo)
DEC
Linares de Mora
Linares de Mora
Situo de Linares de Mora
Linares de Mora (Hispanio)
Linares de Mora (Hispanio)
DEC
Linares de Mora
Linares de Mora
Situo de Linares de Mora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Linares de Mora [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo en 1970-aj jaroj.

Ĝi estas je 76 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora kaj de tie nordoriente laŭ la ŝoseo A-1701 estas Nogueruelas kaj poste Linares de Mora. Alia itinero pli komplika estas laŭ la ŝoseo A-2705 al Valdelinares kaj Gúdar.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Gúdar ĉe la rivero Linares kaj la loĝloko mem staras je 1311 m super marnivelo. Ĝi enhavas ankaŭ la domaron Castelvispal.

Historio redakti

 
Baldakeno de la preĝejo.
 
Pino Escobón.

La loĝloko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1200, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170. En Mezepoko estis murego kaj kastelo. La militoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazigis negativajn konsekvencojn en Linares de Mora.

Ĝis 1910 ĝi nomiĝis simple Linares. Inter 1970 kaj 1981, la municipa teritorio ĉar ĝi aligis Castelvispal.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Linares de Mora oni malaltiĝis el 1474 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 226 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo kun granda baldakeno, restaĵoj de la kastelo, tri pordegoj de la iama murego, popola arkitekturo, naturaj lokoj kun grandaj arboj (Pino Escobón) ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj redakti