Pura poezio

poezia estetiko

Pura poezio estas termino uzata en literaturaj historio kaj kritiko por referenci poezian estetikon kiu en la intermilita periodo reagis kontraŭ la nova romantikismo kiu intencis enkonduki la dekadencismo.

La pura poezio pintigis la poetikon de simbolismo opozicie al retoriko serĉante la esencecon de la vorto. En Italio ĝiaj ĉefaj reprezentantoj estis Giuseppe Ungaretti kaj la poetoj de la itala "ermetismo". Oni klopodis por purigi la vortumadon el pedagogio, oratoreco, politikaj kaj moralaj tendencoj, por rekonduki ĝin al esprimiva esenco. En Hispanio kelkaj proponantoj de tiu poezia subĝenro estis Juan Ramón Jiménez kaj kelkaj membroj de la Generacio de la 27-a, ĉefe en iliaj fruaj etapoj, kiel Jorge Guillén, inter aliaj.

La deveno de la koncepto "pura arto" kaj ties etendo al beletroj estas en Charles Baudelaire kaj en lia inspirinto, Edgar Allan Poe ("The poetic principle", 1850). La teoriojn pri pura poezio disvolvis en Anglio Andrew Cecil Bradley ("Poetry for Poetry's Sake", 1901), laŭ kiu la pura poezio konsistas en perfekta kunigo de enhavo kaj formo; kaj, en Francio, la abato Henri Bremond ("La Poésie pure", 1926), kiu sekvas Bradley sed egaligas poezioon kun mistikismo.

Bibliografio redakti

  • Gustav Siebenmann. Los estilos poéticos en España desde 1900. Madrid, 1973: Gredos. pp. 297-298. ISBN 9788424904852.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Poesía pura en la hispana Vikipedio.