Pusztamonostor
Pusztamonostor [pustamonoŝtor] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Jászberény. La loknomo signifas hungare pusta-abatejo aŭ neniiĝinta abatejo.

Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiPusztamonostor situas proksime de Zagyva inter Jászberény kaj Hatvan voje kaj fervoje. Jászberény troviĝas 14, Hatvan 19, Nagykáta 20 km-ojn.
Historio
redaktiVerŝajne apud la abatejo vilaĝo formiĝis, kiu dum la historio kunfandiĝis al la jasaj komunumoj.
Vidindaĵo
redakti